Partopreninte en 17-a Komuna Seminario


(1998/7/24-28, Beijing)
Niponlingva versio
(NIHONGO ban)

Anonco
18-a Komuna seminario okazos en Niponio(Japanio), la gubernio Ŝiga en 99/7/29-8/1.

Enhavo

Motivo

La angla estas malfacila

Seminariejo, Programero k.t.p.

Diskuto

Motivo

Seksdistingo de Esperanto

Latindevenaj altnivelaj vortoj en Esperanto

Reagoj

Impreso

Fotoj


ree al la paĝo de GOTOU Humihiko


Motivo

. Mi, kiu tiam jam studis Esperanton dum 2 jaroj kaj kelkaj monatoj sentis, ke mi kapabliĝis sufiĉe `flue ?'(laŭ mi) paroli Esperanton. Do mi ekdeziris praktiki la Esperanto-kapablon por komuniki kun alilandanoj kaj ekvolis lasi min inter alilandanoj en alilando. Tamen mi ankoraŭ neniam iris al alilandoj kaj ankoraŭ neniam enaviadiliĝis; do antaŭ ol diversaj problemoj por vojaĝo al alilando mi eĉ ne sciis kiel enaviadiliĝi. Ĉi tie aperas alia motiveto. Mi, kiu estas jam 31-jaraĝa devas ekzerciĝi en kaj kutimiĝi al enaviadiliĝado por mia estonto (?). Tial (?) mi decidis partopreni en la Komuna Seminario. Ĉifoje el Niponio(Japanio) nur 7 (ĉirkaŭ 25 el Koreio(Hangukio?), ĉirkaŭ 70 el Ĉinio(Ĉonguio?)) partoprenis kaj la 7 ĉiuj dise atingis la seminariejon en Ĉinio, la urbo Beijing (peiĉin?, Pekino). Do ankaŭ mi devis sola atingi Ĉinion el Japanio. Ĉu tio estis ebla ?

(ree al la enhavo)

La angla estas malfacila

. Ĉiuokaze mi sukcese enaviadiliĝis pro tio, ke mi detale antaŭkonsultis gvidlibrojn pri vojaĝo al Ĉinio. Persono sidanta apud mia seĝo demandis al mi ion en la angla:
`aa juu ĝaapaniiz ?' (Ĉu vi estas japano ?)
Mi malrapide kaj klare respondis en la japana:
`hai nihonĝin des' (Jes mi estas japano.)
Sed la persono daŭre demandis al mi en la angla, kiel ekzemple; `Kien vi iros ?', `El kie vi venis ?' kaj tiel plu. Mi japano en la aviadilo de Japanio al Ĉinio tute ne bezonas respondi al la demandinto en la angla. Tamen mi volis certigi kiom mia parolkapablo de la angla malboniĝis, komparante kun pliboniĝo de mia Esperanto-parolkapablo. Mi respondis riajn demandojn en la angla:
`Mi venis el Japanio. Mi iros al Pekino por partopreni en Esperanto-kunsido por junuloj en Azio. Ĉu vi konas Esperanton ?'
Ri ne sciis pri Esperanto. Do mi sciigis, ke Esperanto estas internacia lingvo, kiu estis arte farita antaŭ 100 jaroj kaj estas facile lernebla lingvo kun racia gramatiko sen esceptoj kaj ke miliono da homoj en la mondo parolas Esperanton kaj tiel plu. Do espereble la angla-parolanto sciiĝis pri Esperanto.

. Nu tiajn aferojn mi kompreneble ne povis flue paroli en la angla. Gratulon al mi. Mi estas certa, ke mia Esperanto-parolkapablo jam tute superis ol mia angla-parolkapablo, malgraŭ tio, ke mi pli multege ekzerciĝis en angla parolado en kluboj de angla interparolo ol mi lernis kaj uzis Esperanton nur dum 2 jaroj kaj kelkaj monatoj. Mi ja pensas, ke Esperanto estas ne `perfekte' neŭtrala lingvo pro ties eŭropeco sed mi tute kredas, ke Esperanto estas pli facilege lernebla lingvo ol la angla.

(ree al la enhavo)

Seminariejo, Programero k.t.p.

. La seminariejo estis sufiĉe luksa hotelo ( al la paĝo de Hotel Yunxiang). Manĝaĵoj de la hotelo estis kompreneble ĉinaj manĝaĵoj tre bongustaj kaj tre multaj, kiuj ege plaĉis al mi. Ĉiuvespere okazis iaj interkonaj amuzaĵoj, kie oni montris siajn naciajn kantojn, dancojn kaj aliajn. Kaj eble ĉefaj programeroj de la `Seminario' estis kelkaj kunsidoj, kiuj okazis posttagmeze en la 2a kaj 3a tagoj. La ĉefa temo de ĉijara Komuna Seminario estis `Esperanto kaj mi', pri kiu temis unu kunsido (la aliaj kunsidoj estis Esperanto-kurso, ĉina-kurso, Rakonto pri ĉina literaturo k.t.p.). Mi partoprenis en la kunsido por la ĉefa temo.

(ree al la enhavo)

Diskuto

. Po unu kunsidanto el tri landoj (Koreio, Japanio kaj Ĉinio) parolis pri `Esperanto kaj mi' kaj post ĉiu parolado oni demandis la parolinton kaj diskutis. El Japanio mi devis paroli pri la temo. Do okaze de ĉi tio mi antaŭ esperantistoj provis priparoli pri la aferoj, pro kiuj mi dubas pri Esperanto preskaŭ jene:

Motivo

. Mi naskiĝis en norda parto de Japanio apud maro, kie oni parolas tiean dialekton. Mi kreskis parolante la dialekton. Kiam mi fariĝis universitata studento, mi devis ekzerciĝi en la norma japana lingvo, kiu signifas Tookjoo-an(tokian) dialekton. Kvankam mi devis klopode paroli la `norma'n dialekton krom mia patra dialekto, Tookjoo-anoj aŭ urbanoj, kies patra lingvo estas la Tookjoo-a dialekto tute ne klopodis por ekzerciĝi en alia dialekto kaj parolis en sia patra dialekto. Kial ili rajtas ? Kaj en la universitato mi ofte havis ŝancon paroli kun angloj aŭ amerikanoj sed ili senhezite dekomence parolis en sia patra lingvo la angla al mi japano eĉ en Japanio kaj mi klopodis paroli la anglan por ili. Ĉu ili rajtas paroli en sia patra lingvo ĉie en la mondo ? Kial ? Tra tiaj travivaĵoj mi pensis, ke ja nepre necesas iu neŭtrala pont-lingvo. Do mi eklernis Esperanton antaŭ 2 jaroj kaj kelkaj monatoj sed mi tiam dubis ĉu Esperanto vere taŭgas por la neŭtrala pont-lingvo, ĉar Esperanto estas seksdistinga lingvo kaj plejparte da altnivelaj vortoj estas simple prunteprenitaj el latindevenaj vortoj.

(ree al la enhavo)

Seksdistingo de Esperanto

. En Esperanto oni devas ĉiam distingi `ŝi' kaj `li' kaj nur kiam oni mencias pri inoj oni metas inigan sufikson `-in', kvankam por viroj ili uzas sekse-neŭtralan vorton. Mi pensas, ke Esperanto estas lingvo por solvi lingvo-diskriminaciojn. Sed la lingvo por solvi lingvo-diskriminaciojn devigas aŭ reproduktas seksajn distingojn. Pri tiu problemo mi havas iom da espero por Esperanto, ĉar en Esperantio jam parto de Esperantistoj proponas forigon de tiaj seksdistingoj. La propono estas nomata `riismo' kiu proponas novan sekse-neŭtralan pronomon `ri' kaj virigan sufikson `-iĉ' kaj proponas, ke oni ne uzu `li' nek `ŝi', kaj ke radikoj sen `-in' ankaŭ sen `-iĉ' havu sekse-neŭtralan signifon. Ankaŭ mi subtenas la proponon.

(Al la paĝo `Sedsdistingo de lingvo')
(Al la paĝo `Riisma Manifesto')

(ree al la enhavo)

Latindevenaj altnivelaj vortoj en Esperanto

. Mi pensas, ke Esperanto estas facile lernebla lingvo ja koncerne al gramatiko sed tute ne koncerne al altnivelaj vortoj. Ekzemple mi, kiu eklernis Esperanton antaŭ 2 jaroj kaj kelkaj monatoj fariĝis sufiĉe kapabla paroli Esperanton ĉi tiagrade sed mi ankoraŭ ne kapablas senvortare flue legi fakajn librojn ekzemple pri scienca kampo aŭ eĉ organon de Universala Esperanto-Asocio, ĉar en tiaj libroj troviĝas multe da latindevenaj altnivelaj vortoj kiel `ornitologio', `entomologio' kaj tiel plu. Se tiaj vortoj estus espeimitaj kunmetante bazajn vortojn kiel `bird-scienco' aŭ `insekt-scienco', ankaŭ mi sufiĉe facile povus kompreni ilin. Mi nun eble posedas ĉirkaŭ 3000 vortojn. Vortoj kiel `birdo', `scienco' aŭ `insekto' estas sufiĉe inkludataj en la 3000 vortoj sed vortoj kiel `ornitologio' aŭ `entomologio' tute ne estas inkludataj en 3000 vortoj. Por manipuli tiajn latindevenajn altnivelajn vortojn oni devas posedi pli ol 10000 vortoj. Estas ege malfacile memori pli ol 10000 vortoj en 2 aŭ 3 jaroj. Necesas multaj jaroj. Cetere laŭ mi plejparte da tiaj latindevanaj altnivelaj vortoj estas sufiĉe esprimeblaj kiel kunmetitaj vortoj de bazaj vortoj, kiuj estas inkludataj en la 3000 vortoj. Malgraŭ tio; kial multaj esperantistoj precipe eŭropaj esperantistoj emas uzi latindevenajn altnivelajn vortojn ?

(Al la paĝo `Esperantaj vortoj, kiujn mi ne ŝatas uzi')
(ree al la enhavo)

Reagoj

. La reagoj pri mia parolado estis tipaj, kiajn mi jam travivis komputile sur interreto ekzemple; `Seksdistingeblaj pronomoj estas utilaj.' aŭ `Eĉ se latindevenaj vortoj ne necesas al interparolo, tamen nepre necesas al fakaj (sciencaj) kampoj.' k.t.p.. Koncerne al seksdistingo kelkaj konsentis almenaŭ pri tio, ke la sufikso `-ino' ne ĉiam necesas por mencii inon. Koncerne al latindevenaj vortoj pli multaj subtenis mian opinion kaj iu ĉino asertis, ke oni devas faciligi latindevenajn vortojn ja precipe en scienca kampo utiligante kunmetitajn bazajn vortojn. Impreso

. Nu mi pensas, ke la diskutado estis por mi unu el signifoplenaj travivaĵoj en ĉi foja Komuna Seminario. Scipovi iun nepatran lingvon ĝis tiagrado, ke mi kapabliĝu diskuti kun alilandanoj estis por mi sonĝo kaj celo de lingvolernado. Kvankam al mi ankoraŭ mankas lingvo-kapablo precipe scioj de `latindevenaj altnivelaj vortoj', tamen mi pensis, ke mi iel sufiĉe povis diskuti kun alilandanoj. Mi sentas, ke kapabliĝi diskuti en la angla estas tute ne realigeble almenaŭ por mi sed kapabliĝi diskuti en Esperanto estas sufiĉe realigeble. Estis ege partopreninde en la seminario, ke mi povis travivi tian praktikecon de Esperanto, kiun mi ĝis nun ne povis travivi en krokodilaj kunsidoj en Japanio. Tiusence mia ĉefa celo de partopreno en la Komuna Seminario estis sufiĉege plenumita. Kaj ankaŭ ne ĉefa celo estis eble plenumita. Mi apenaŭ sukcesis vojaĝi al alilando kaj reveni sola enaviadiliĝante.

(ree al la enhavo)

Fotoj

Vespermanĝo en la 1a tago











Nokta babilado en la 1a tago











Tra fenestro de la hotelo











Kun junuloj











Tagmanĝo en la 2a tago
(eble tiel nomata pekina anaso)










En parko











Ankaŭ mi provis











Ponto en la parko











Tagmanĝo en la 3a tago











Kanto de multefiŝa kaptado en Internacia Vespero











post Internacia Vespero











Tuj post fondado de la prepara komisiono de la nova organizo: Junulara Azia Movado (JAM)











Ferma kunsido











Flughaveno de Beijing











Tuj antaŭ enaviadiliĝado al Japanio











(ree al la enhavo)