. Seksisma lingvouzado eble konsistas el du specoj de disting-manieroj. Unu estas nesimetria distingo, kiu troviĝas ekz. inter `studento' kaj `studentino'. La alia estas simetria distingo, kiu troviĝas ekz. inter `li' kaj `ŝi'. Ambaŭ distingoj havas problemojn.
Pli faciligita versio de jena artikolo aperis en KONTAKTO n-ro 180 (2000:6)
Reago al ĉi tiu paĝo en mia babilejo
al la paĝo de Riisma Manifesto
. Ĝenerale troviĝas du specoj de seks-distingoj en lingvo-uzo. Unu estas
seks-distingo ne-simetria inter in-montraj vortoj kaj sekso-ne-montraj vortoj
(ekz. inter `student-ino' kaj `student-o'), kaj la alia
estas seks-distingo simetria inter in-montraj vortoj kaj iĉ-montraj vortoj
tamen ĉiam
devigata (ekz. inter `ŝi' kaj `li').
La ne-simetria distingo signifas, ke por pri-paroli iĉon oni uzas
seks-neŭtralan vorton (ekz. `esperantisto', `studento', `sekritario',
`oficisto', `dommastro', ktp.),
dum por pri-paroli inon oni kalrigas inecon de la pri-parolato
(ekz. `esperantistino', `studentino', `sekritariino', `oficistino',
`dommastrino', ktp.).
Estis jam rimarkigita de parte da homoj
(ekz. Eŭrop-lingvanaj feministoj ktp), ke
tiaj disting-manieroj re-produktas antaŭ-juĝojn: `iĉo estas ĉiam normo kaj
ino estas escepto' aŭ `valoro de ino troviĝu en ria ineco
antaŭ ol ri estas instruisto, verkisto, kuracisto, studento aŭ
muzikisto' kaj mia-supoze
jam ne malmultaj el vi konsentas tiu-specan rimarkigon
(Ekz. NAKAMURA Momoko:`kotoba to feminizumu'(Vortoj kaj Feminismo)
keisou syobou, Nipon-io).
. Dume eble nur malmultaj el vi kontraŭas ankaŭ eĉ sekse-simetrian
distingon,
kia troviĝas en ri-ecaj (tria-personaj)
pronomoj (anstataŭa-nom-vortoj)
(en Esperanto: `ŝi' kaj `li') rimarkinde troveblaj
en Eŭropaj lingvoj.
Sed mia-opinie estas pli bone, ke eĉ tia distingo ne ekzistas.
Jene mi klarigos la kialon.
(returne al la enhavo)
Ĉu distingo mem estas ne diskriminacio (trakt-distingo) ?
. Mia-sente estas ne-nature, ke oni ĉiam distingas pronomojn aŭ
titolojn
ĉiam konsciante ĉu la pri-parolato estas ino ĉu iĉo.
Kontraŭ tia opinio iu eventuale respondos:
`seks-distingeblaj pronomoj estas utilaj',
`distingo mem estas ne diskriminacio',
`distingi mem estas ne malbone, ĉar iĉo kaj ino estas malsamaj' ktp.
. Tamen en la senco `malsamaj', ankaŭ `nigrulo'
kaj `blankulo' estas malsamaj aŭ ankaŭ `vid-povulo' kaj
`vid-ne-povulo' estas malsamaj.
Kaj supozu, ke:
ĉar `distingo mem estas ne diskriminacio',
oni ĉiam devus distingi pronomojn kiel ekz.: `bi' por nigrulo, `gi' por
blankulo, `hi' por vid-povulo aŭ `ji' por vid-ne-povulo ktp., do
tiaj pronomoj kapablaj distingi diversajn ecojn de pri-parolatoj
estus tre tre `utilaj', ĉu ne ?
. Homoj ja havas person-dependajn malsamecojn kaj ĉiu el ili estas malsama
ol la aliaj. Sed la `person-dependaj malsamecoj' estas sufiĉe atentinda vorto.
Ekzemple valoroj pri homa `propreco' kiel korpo-pezo aŭ kresko-alteco
estas eble sufice^ disaj de la plej malgranda valoro ĝis la plej granda
valoro laŭ normala distribuo.
Tial eble ne okazas la situacio, ke oni vokas homojn pli kresko-altajn
ol 160cm per la titolo `s-ro' kaj vokas homojn malpli kresko-alajn
ol 160cm per la titolo `s-ino'.
Sed, la propreco `sekso' havas nur du specojn: `ĉu iĉo', `ĉu ino'
almenaŭ vivaĵ-science.
Plie la du specojn de la propreco oni povas tre precize distingi
nur rigardante eksterajn aspektojn de homoj.
Kaj mia-pense ja tio mal-helpas nin rimarki ne-naturecon de seks-distingo.
. Ekzemple se oni komparas homojn pli kresko-altajn ol 160cm
kun homoj malpli kresko-altaj ol 160cm, eble `statistike (nombrad-science)'
homoj pli kresko-altaj ol 160cm superas la homojn malpli kresko-altajn
ol 160cm per korpa (fizika) forto.
Sed se pro tio, plejparte da homoj komune havus ideojn:
`Estas nature, ke homoj pli kresko-altaj ol 160cm
okupu sin je man-laboro kaj ke homoj malpli kresko-altaj ol 160cm
okupu sin je kap-laboro.' aŭ `Homoj pli kresko-altaj ol 160cm
devu prizorgi homojn malpli kresko-altajn ol 160cm.', do
divers-sence estus strange.
. Unue, estas mal-konsiderata la fakto, ke person-dependa malsameco estas pli
granda ol statistike ĝeneraligita malsameco.
Troviĝas ankaŭ
homoj pli kresko-altaj ol 160cm, kiuj estas korpe malfortaj
kaj troviĝas ankaŭ
homoj malpli kresko-altaj ol 160cm, kiuj estas korpe fortaj.
Due, oni ne bezonas taksi ĉies labor-kapablon nur laŭ ria korpa forto.
Trie, oni eĉ ne bezonas ĉiam pli-antaŭigi labor-kapablon de persono
ol rian labor-guston.
Estas ja eble, ke muskol-forta persono malŝatas man-laboron kaj ŝatas
infan-zorgon.
Se malgraŭ tio, oni estus distingata
pro tio, ĉu `pli kresko-alta ol 160cm' ĉu
malpli kresko-alta ol 160cm' kaj se homo `pli kresko-alta ol 160cm'
devus sinteni kiel `pli kresko-alta ol 160cm'-ece (ekz. `forte')
kaj se homo `malpli kresko-alta ol 160cm' devus sinteni
kiel `malpli kresko-alta ol 160cm'-ece (ekz. `delikate'),
kaj se laboroj, kiujn oni rajtas elekti estus limigataj (kiel skribite antaŭe)
pro tio,
ĉu `pli kresko-alta ol 160cm' ĉu
malpli kresko-alta ol 160cm', do,
estus tro stranga tia socio, kiu mal-konsideras personan liberon, ĉu ne ?
. Kaj mia-pense
la socio ĝis-hodiaŭa estas ĝuste tia stranga socio.
Dependante de tio `ĉu iĉo' aŭ `ĉu ino'
homaj roloj estas tro de-flankiĝante decidataj.
Se oni pri-igante sekson specigas homon en `iĉo'-n kaj `ino'-n,
eble `statistike' iĉo superas per korpa forto ol ino
kaj kapablo naski infanon el sia ventro kaj doni lakton al ri
el sia brusto estas kapablo propra al ino.
Sed mi pensas, ke nur tia-grada `malsameco' tute ne povas pravigi
serion da dividoj de `roloj' laŭ-seksaj kiel ekz.:
`Estas nature, ke iĉo laboras
ekstere por gajni monon kaj ke ino laboras en-dome por kuiri aŭ
prizorgi infanon.',
`Forta estas iĉeca kaj malforta estas ineca.',
`Valoro de iĉo estas kapablo gajni monon kaj valoro de ino
estas beleco.' kaj tiel plu.
. Hodiaŭaj laboroj estas ne nur man-laboroj
kaj ekzistas malfortaj iĉoj kaj fortaj inoj.
En kapablo doni lakton el sia brusto
certe ino eventuale havas iom pli taŭgan taŭgecon por prizorgi infanon
sed almenaŭ por prizorgado de infano, kiu jam ne bezonas homan lakton
ne troviĝas malsameco de taŭgeco inter ino kaj iĉo.
Troviĝas ino, kiu kapablas doni lakton el sia brusto kaj tamen mallertas
en prizorgado de infano kaj troviĝas iĉo, kiu ne kapablas doni lakton el
sia brusto kaj tamen lertas en prizorgado de infano
(krome jam multaj infanoj kreskas sen homaj laktoj).
Troviĝas ankaŭ negativa ricevema dependema iĉo kaj
ankaŭ pozitiva regema protektema ino.
Troviĝas ino, kiu ne interesiĝas pri sin-ornamado kaj troviĝas iĉo,
kiu ŝatas bel-aspektigi sin.
Unuvorte, mia opinio estas, ke
tute ne necesas oferi (viktimigi) `person-dependa malsameco' al `statistika
malsameco', kiu devenas de pri-igo pri nur unu propreco de homo
(t.e sekso).
. Nu mi ordigu la diskuton.
Ĉiu el homoj ja havas diversan `malsamecon'
ol la aliaj.
Kiam oni grup-distingante traktas homojn rimarkante iun `malsameco'-n
(sekso, raso, handikapeco kaj aliaj proprecoj), oni havas tendencon decidi
socian `rolon' `taŭgan' por ĉiu eco, kiu `statistike'
troveblas en ĉiu distingita grupo kaj oni havas tendencon
devigi la `rolon' al la respektiva grupo.*
El tio rezultas, ke suferas homo, kies propra gusto aŭ propreco ne
identas kun `socia rolo' devigata.
* Tiu-rilate, en Nipon-io (Japanio) troviĝas la problemo `karaktero-diveno laŭ sango-grupo', kiu estas jam science kontraŭ-pruvita ( La paĝo de ŜIBANAI Jasuhumi `Ni ne skribu sian sango-grupon' (Nipon-lingva)). La plej grave estas, ke eĉ se troviĝus ia malsameco de karakteroj laŭ sango-grupoj, tio tute ne ĝustigas decidadon de homaj roloj laŭ sango-grupoj, kiu estas ne-ŝanĝebla propra eco de homoj.. Lingvo-strukturo, kiu emas/devigas ĉiam malkovri nur informon pri sekso de pri-parolatoj per pronomoj aŭ titoloj (kvankam krom sekso povas troviĝi multege da informoj pri personeco de pri-parolatoj) estas laŭŝajne re-spegulataĵo de kulturo, kiu ĉiam pli-gravigas informon pri sekso ol aliaj informoj pri personeco de homoj. Do mi pensas, ke obei kaj konservi tian lingvo-uzadon estas jama-fakt-igi kaj re-produkti tian seksisman kulturon. Ekzemple se troviĝus lingvo, kiu ĉiam distingas blankulojn kaj ne-blankulojn per pronomoj kaj titoloj, nature al mi ŝajnus, ke tia lingvo-sturkturo estas re-spegulataĵo de rasisma kulturo. Se homoj, kiuj mem pensas/diras: `Mi ne rasismas.' daŭrigus ĉiam distingi blankulojn kaj ne-blankulojn per sia-lingvaj pronomoj kaj titoloj, kiam ajn, kie ajn, pri kio ajn temas; do tiaj homoj ja helpus re-produkti rasismon per ĉiutaga pli-gravigo de nur informo pri raso el informoj pri personeco de homoj, mia-pense.
* Rilate al tio, la internacia lingvo `Zilengo', kiun la unua Nipona esperantisto OKA Asaĝiroo proponis en 1889 antaŭ ol ri eksciis pri Esperanto, ne distingas sekson nek nombron de pronomoj; ekz. pronomo `la' signifas `ŝi', `li' kaj `ili'.. Feliĉe la hodiaŭa Nipon-lingvo ankoraŭ havas sufiĉe da fleksebleco por ne distingi sekson de pri-parolato. Do Nipon-anoj, kiuj ne emas distingi sekson de pri-parolato plimalpli povas eviti seks-distingon eĉ sen fari/proponi novajn vortojn seks-neŭtralajn. Sed en okazo de Eŭropaj lingvoj estas malfacile eviti seks-distingon sen fari/proponi novajn vortojn. Ekzemple England(angla)-lingvaj feministoj por ne distingi `he(li)' kaj `she(ŝi)' proponas novajn seks-neutralajn pronomojn kiel `one', `person', `E', `heesh', `ho', `na', `per', `po', `co' ktp. Ankaŭ en Esperantio troviĝas propono tiel nomata `Riismo', kiu proponas uzi novan pronomon `ri' kaj ne uzi pronomojn `ŝi' nek `li' (Originala teksto de RIISMA ESPERANTO). Ankaŭ mi konsentas kun la propono kaj jam uzas Riisman Esperanton en miaj paĝoj.
Multaj lingvoj en la mondo ĉefe hind-eŭropaj lingvoj distingas
sekson de vortoj. Ankaŭ Esperanto estas ne escepto.
Ekz. en Esperanto troviĝas ĉirkaŭ 20 paroj da vortoj,
kiuj esprimas familian rilaton kiel:
patro patr-ino
edzo edz-ino
frato frat-ino
Tiuj vortoj en la baza formo (en la radika formo) signifas
nur viron kaj por signifigi inon oni devas kunmeti inigan sufikson `-ino'.
Do viraj vortoj estas esprimataj kiel la bazaj formoj, kvankam
inaj vortoj estas derivataj formoj de la viraj formoj.
Tiel la distingo de la 20 paroj da vortoj havas ne-simetrian strukturon
inter viro kaj ino.
Tiu-rilate en ĉefaj eŭropaj lingvoj, temas pri tiaj paroj da
vortoj familio-rilataj, vira vorto kaj ina vorto havas po unu alian vorton
respektive ekz.:
(angla) father mother
(franca) le pe're la me're
Tiu-punkte Esperanto estas pli viro-centrisma ol aliaj eŭropaj lingvoj.
Nu, en Esperanto troviĝas interesa funkcio.
Kiam oni mencias pri grupo, kiu inkludas virojn kaj inojn,
oni povas ambaŭseksigi aŭ senseksigi la vorton per la sufikso `ge-'.
sensekso viro ino
ge-patro(j) patro patr-ino
ge-edzo(j) edzo edz-ino
ge-frato(j) frato frat-ino
Estas notinde,
ke pro tio, ke la bazaj formoj jam havas la informon pri vir-sekso,
por forigi la informon pri vir-sekseco oni devas aldoni plian prefikson.
Nur se oni difinus la bazan formon kiel seks-neŭtralan signifon,
oni povus difini viran formon kaj inan formon tute simetrie per
sufikso-aldonaĵoj.
Ĉiuokaze Esperanto havas tian ne-simetrian, viro-centrisman disitingon
en 20 paroj da vortoj familio-rilataj.
Krom tiuj ekz.:
・avo-avino, edzo-edzino,
fianĉo filo frato kuzo nepo nevo onklo patro vidvo \\
・bubo knabo viro \\
・fraŭlo grafo princo reĝo sinjoro --- 20-paraj vortoj
Tamen se oni distingas nur tiujn 20 parojn da vortoj familio-rilataj,
do tio ankoraŭ ne estas
tiom probleminda, mi pensas. Tamen tro bedaŭrinde
En Esperantio pli problemiga fenomeno akcidente okazis.
Ekz. en Esperanto ordinaraj vortoj, kiuj esprimas homajn specojn ekz:
studento
japano
-isto
tute ne limigas sekson de menciatoj.
Oni ja povas uzi `studenton' por vira studento kaj ankaŭ por ina studento.
Tamen multe da esperantistoj kutimas distingi ĉiujn ordinarajn
vortojn en la tute sama maniero en la ne-simetria distingo por la
20 paroj da vortoj kiel `patro - patrino'. Ekz.
studento - student-ino
japano - japanino
pian-isto - pian-ist-ino
Kiam ili mencias pri vira studento, ili uzas `studento'.
Tamen kiam ili mencias pri ina studento, ili distinge uzas `student-ino'.
# Kaj pli malbonege kelkaj uzas la esprimon
#
# ge-studentoj
#
# kiam ili mencias ambaŭseksan grupon.
# Tia uzo de `ge-' pensigas al homoj, ke studento signifas nur viron.
# do estas ne tre bona, mi pensas.
Kialo, kial multaj esperantistoj akcidente kutimiĝas en tia
disting-maniero estas eble ke eŭrop-lingvanoj enkondukas
seksan distingon en sia ge-patra lingvo ankaŭ en Esperanton.
Ja ĉefaj eŭropaj lingvoj havas ĝuste tian seks-distingon en vortoj.
Ekz.
viro ino
(franca) l'etudiant l'e'tudiante
(germana) der Student die Studentin
(itala) lo studente la studentessa
ktp.
Tial eŭrop-lingvanoj, kiuj havas tian seksan distingon en sia ge-patra
lingvo enkondukas tian disting-manieron ankaŭ en Esperanto, verŝajne.
En la kazo de la japana lingvo, oni ne tre distingas sekson de vortoj
kompare kun eŭropaj lingvoj. Do ekz. japana komencanto ofte
sinprezentas kiel
Mi estas studento.
eĉ se mi estas ino. Ja tio estas tute ĝusta esprimo.
Tamen foje en komencanta kurso, eŭrop-devenaj gvidantoj
erare ĝustigas tion kiel:
Ne, ne vi ne estas studento, vi devas diri `Mi estas studentino.'
Se vi diras `Mi estas studento.', vi devas fariĝi viro.
Ĉu vi estas viro ? ha, ha, ha,
Tamen tio estas tute erara kompreno de Esperanto-gramatiko.
En eĉ Zamenhofa Esperanto vortoj krom la 20 paroj da vortoj familio-rilataj
tute ne limigas sekson. Oni tute laŭgramatike rajtas uzi studenton
ankaŭ por ino kaj ankaŭ por viro.
Tiu-punkte Esperanto estas iom pli simila kun la angla ol aliaj
eŭropaj lingvoj. En la angla `Mi estas studento.' estas
I am a student.
# kaj, eĉ se I (I signifas mi) estas ino, eĉ se mi estas viro,
# oni tute sen-distinge povas uzi la vorton `student' por viro kaj por ino.
# Krome la angla tute egalece distingas familio-rilatajn vortojn
# kiel
#
# father mother
#
# tute egalece inter viro kaj ino per aliaj vortoj po unu
# por viro kaj por ino.
Do tiu-sence la angla estas tute pli
sekse-egaleca lingvo ol aliaj eŭropaj lingvoj, eĉ ol Esperanto.
Tamen eĉ tia sekse-egaleca angla havas kelke da seksismaj,
viro-centrismaj vortoj. Kaj lastatempe angla-lingvanoj anstatŭigas
ilin per pli seks-neŭtralaj esprimoj. Ekz. en la angla estas vorto:
policeman → police officer
(polic-viro) (polica oficisto)
workman → worker
(labor-viro) (laboranto)
Tia movado anstatŭigi viro-centrismajn vortojn per pli seks-neŭtralaj
esprimoj estas nomata politika ĝusteco (angle political correctness).
La plej fama ekz. de tiaj anstataŭigoj estas titoloj:
Mr. Ms.
En plejparte da eŭropaj lingvoj estas 3 specoj da titoloj.
En la kazo de la angla, oni uzis
Mr. Mrs. Miss
Mr. estas s-ro do titolo por viroj.
Mrs. estas s-ino por ge-edziĝintaj inoj.
Miss estas s-ino por ne-ge-edziĝintaj inoj.
Do vira titolo tute ne distingas ge-edziĝecon.
Tamen inaj titoloj distingas ge-edziĝecon de inoj.
Kompreneble tio estas tute diskriminacia disting-maniero. Kaj do
lastatempe multaj kontraŭis tian diskriminacian esprimon kaj
proponis novan titolon por inoj, kiuj ne distingas ge-edziĝiecon.
Tio estas Ms.
En Esperanto troviĝas titoloj:
sinjoro sinjor-ino
ja ili estas ne-simetriaj vortoj tamen la titolo sinjor-ino ne havas
distingon laŭ ge-edziĝeco almenaŭ en originala Esperanto.
Tamen mulataj esperantistoj erare enkondukas eŭropajn disting-manieron
ankaŭ en Esperanton per la titolo `fraŭlino'.
Ekz. se iu alvokas inojn nur per la titolo `s-ino' kiel `s-ino !',
foje iuj koreliĝas:
`Ne, ne, mi ne estas s-ino. Mi estas fraŭlino ! '
Tio estas tute erara kompreno, mi pensas. Ekz. se oni alvokas virojn
kiel `s-ro', eble neniu viro koleriĝas:
`Ne, ne, mi ne estas s-ro. Mi estas fraŭlo ! '
La titolo `s-ro' tute ne distingas ge-edziĝecon de menciatoj.
S-ino estas ino-kunmetita formo de s-ro do ankaŭ s-ino ne distingas
ge-edziĝecon almenaŭ gramatike, mi komprenas.
Tamen, bedaŭrinde
e^c japanaj esperantistoj imitas tian eŭropecan disting-manieron.
Nu, ĝis nun mi parolis pri ne-simetria distingo inter viro kaj ino.
Kaj problemo de tia ne-simetriaj distingoj estas pli facile rimarkebla,
mi pensas. Ĉar en tiaj ne-simetriaj distingoj viraj vortoj ĉiam
havas bazan formon (norman formon), dum inaj vortoj ĉiam estas
derivataj de la viraj formoj. Do estas klare imageble, ke tio estas
supeglaĵo de viro-centrismo.
Do Se la distingo estas tute egaleca inter viro kaj ino ekz.
Mr. Ms.
li ŝi
ĉu tiaj distingoj estas tute ne diskriminaciaj ?
Ĉar ili estas tute simetriaj kaj egalecaj inter viro kaj ino,
do tiaj distingoj estas tute ne diskriminacioj, ĉu vi povas diri
tiel ? Verdire mi ne pensas tiel.
Mi pensas, ke lingvo, kiu ĉiam devigas seksan distingon eĉ se ne-simetrie
eĉ se sekse-egalece havas ankoraŭ problemon.
Ekz. supozu ke troviĝus lingvo, kiu tute egalece distingas rasojn.
En la lingvo:
blankulo nigrulo flavulo
ki bi hi
student-iko student-ibo student-iho
pianist-iko
uson-ibo
oni tute egalece distingas pronomojn; ki estas pronomo por blankulo;
bi estas pronomo por nigrulo; hi estas pronomo por flavulo. Kaj en la
lingvo; blankula studento devas esti menciata kiel student-iko,
nigrula studento devas esti student-ibo kaj flavula studento devas
esti student-iho ktp.
Tiu lingvo tute egalece distingas blankulon, nigrulon kaj flavulon,
do la lingvo estas tute ne rasima, ĉu oni povas diri tiel ?
Mi ne pensas tiel.
Se la lingvo-uzantoj havas neceson koni rason de menciata homo, eĉ se
temas pri pianisto, (la pianisto estas blankulo do ni devas diri
`pianisti-iko'); se la lingvo-uzantoj havas neceson koni rason de
menciata homo, eĉ se temas pri usono, (la usono estas nigrulo do
ni devas diri `uson-iko'); se la lingvo-uzantoj ĉiam havas pli
grandan neceson koni rason de menciataj homoj pli ol informo, ke
ke la persono estas pianisto, ol la informo, ke la persono
estas usono, ol ĉiuj ajn informoj pri personeco de menciataj homoj;
kion signifas tia neceso ? Mi simple pensas, ke la lingvo-uzantoj
havas rasisman kulturon.
Tute saman kialon havas neceso de seksismaj lingvo-uzadoj, mi pensas.
Se iu lingvo-uzantoj havas pli grandan neceson koni sekson de menciata
homo pli ol la informo, ke la persono estas studento, pli ol informo, ke
la persono estas pianisto, pli ol ĉiuj ajn informoj pri personecoj de
menciataj homoj; kion signifas tia granda neceso koni sekson de homoj ?
Mi simple pensas, ke la lingvo-uzantoj havas seksisman kulturon. Kaj
eĉ se la lingvo-uzantoj mem ne konscias seksismon, daŭrigi tian
lingvo-uzadon ja helpas reprodukti seksisman kulturon, mi pensas.
Do kiam mi eklernis Esperanton antaŭ 5 jaroj mi tre ĉagreniĝis,
ĉar mi tuj rimarkis, ke Esperanto havas tre tipan tre elementan
seks-distingon. Do mi tiam persone proponis kelkajn manierojn por
eviti seks-distingon en Esperanto. Ekz. ne uzu -ino krom la 20 paroj
da vortoj familio-rilataj aŭ uzu `ĝi' kiel sekse-neŭtrala pronomo
ktp. Kaj tian proponon mi prezentis ankaŭ en iterreto kaj iu
sciigis al mi pri
riismo
Riismo estas propono por forigi seks-distigan strukturon de Esperanto.
Kaj tion proponis membroj de Kembrigxa Esperanto-Grupo en 1994.
La ĉefa propono de riismo estas tute simpla. Ĝi enkondukis nur
2 novajn vortojn. Unu estas
ri
Tio estas sekse-neŭtrala pronomo. En riisma Esperanto oni uzas
nur ri sed tute ne uzas li nek ŝi. Estas kialo, kial oni nomas
ĝin ri-ismo. Kaj alia enkondukita vorto estas
-iĉo
Tio estas viriga sufikso tute simetria kun -ino. En riisma Esperanto
radikaj vortoj tute ne indikas sekson. Ekz.
studento student-iĉo student-ino
povas signifi ankaŭ viran studenton kaj inan studenton. Kaj se oni
kunmetas -iĉo do student-iĉo signifas viran studenton kaj studentino
signifas inan studenton. En riismo eĉ la 20 paroj da vortoj familio-rilataj
en la radika formo tute ne indikas sekson. Ekz. eĉ
(ge)patro patr-iĉo patr-ino
radike havas sekse-neŭtralan signifon. Kaj por signifigi viran patron
oni devas kunmeti -iĉo kaj por signifigi inan patron oni devas kunmeti
-inon. Tamen temas pri tiuj 20 radikoj, kiuj tradicie havas nur viran
signifon, oni ankoraŭ konfuziĝos. Do en Riismo oni povas kunmeti
sen-seksigan prefikson ge- por klare senseksigi tiujn vortojn familio-
rilataj. Do en Riisma Esperanto ĉiuj vortoj en la baza formo estas
difinataj kiel sen-seksaj signifoj. Do oni povas tute simetrie difini
viran vorton kaj inan vortoj kunmetante sufiksoj. Tamen la plej grava
afero estas, ke en riismo se oni ne bezonas distingi sekson, oni tute
ne bezonas uzi tiujn seksigajn sufiksojn. Oni eĉ ĉiam povas uzi
sen-seksajn formojn en riismo.
Kaj ja estas multaj kontraŭopinioj kontraŭ riismo. La tipaj estas
ekz. la sono ri estas malfacile prononcebla. Aŭ riismo estas
kontraŭfundamenta ktp. Tamen laŭ mi plejparte da tiaj kontraŭopinioj
estas ne tiom esencaj diskutoj. Ĉar laŭ mi se la sono ri ne taŭgas
ki estas bona aŭ hi estas bona aŭ ki estas bona.
ki hi bi
Kaj se enkonduki
novan pronomon estas ne bona, utiligi
ĝi tiu homo
estas bonaj. Por mi la plej unue grava afero estas ĉu distingi sekson
per pronomo aŭ ne. Se oni povas konsenti ne distingi sekson per pronomo,
do kiamaniere ne distingi estas due aŭ trie grava afero.
Kaj la manifesto de Riisma Esperanto mem insistas, ke riismo ne kontraŭas
la Fundamenton. Sed laŭ mi ĉu riismo estas kontraŭfundamenta au ne
kontraŭfundamenta estas ne tiom grava afero, kompare kun tio ĉu oni
daŭrigas seks-distingan lingvo-uzadon aŭ oni provos ĉesi seks-distingan
lingvo-uzadon.
Mi pensas, ke rilato inter Esperanto kaj la Fundamento estas simila kun
rilato inter religio kaj ĝia sankta instruo. Multaj religio-kredantoj
ĝis nun faris kaj faras diskriminacion kaj mortigon de homoj tute obeante
la sanktan instruon. Do povas esti 2 eblecoj. Unu ebleco estas, ke la
sankta instruo mem tute ne ĝustigas diskriminacion nek mortigon de homoj
tamen la kredantoj erare interpretas la instruon. Kaj alia ebleco estas ke,
ke la sankta instruo mem ĝustigas diskriminacion kaj mortigon de homoj.
Ĉiukaze por mi la plej grava afero estas ne ĝustigi diskriminacion
nek mortigon de homoj. Do se la interpreto de la kredantoj estas erara, ja oni
disvastigu ĝustan interpreton. Kaj se la sankta instruo mem ĝustigas
diskriminacion kaj mortigon de homoj, do oni modifu la instruon.
Tio estas mia sin-tenado. Kaj tute saman sin-tenadon mi havas ankaŭ
al Esperanto.
Se oni povas ĉesigi/eviti seksisman lingvo-uzadon sen modifi la Fundamenton,
ja estas bone. Kaj se oni ne povas ĉesigi/eviti seksisman lingvo-uzadon
sen modifi la Fundamenton, do oni modifu la Fundamenton.
Estas mia pens-maniero.
(ree al la enhavo)